+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Revuo Belga Esperantisto 1908-1911 rete disponebla

Aŭtoro Fadeno: Revuo Belga Esperantisto 1908-1911 rete disponebla  (Legita 3445 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Revuo Belga Esperantisto 1908-1911 rete disponebla
« je: 09 septembro 2011, 20:32:52 ptm »
Mi ĵus enretigis la unuajn tri jarkolektojn (1908-1911, numerojn 1 ĝis 36) de Belga Esperantisto, la dua grava belga esperanta revuo (post Belga Sonorilo, kiu 'idiĝis').

La enhavo pro pluraj kialoj estas interesa, ekzemple:

- enestas la listoj de pli ol 1700 partoprenantoj de la sepa UK (numeroj 25 ĝis 35);

- aperas en ĝi kelkaj fruaj literaturaj tradukoj al Esperanto, i.a. 'Majstro Huyghe', de la nun ankoraŭ ŝatata flandra verkistino Rosalie Loveling (numeroj 5 ĝis 7);

- Maria Posenaer, malprave forgesita esperantistino-verkistino, publikigis siajn unuajn vojaĝraportojn kaj poezion. (Cetere, nun okazas en Borgerhout-Antwerpen ekspozicio de pentraĵoj de ĝia frato, Jozef Posenaer.)

La revuoj elŝuteblas je www.mydrive.ch. Uzantonomo estas 'guest@rotsaert8000', pasvorto 'lemaire'.

Roland Rotsaert
Esperanto-fondaĵo Cesar Vanbiervliet  -  www.esperanto-kortrijk.info
« Lasta redakto: 10 septembro 2011, 08:42:05 atm de rotsaert8000 »