+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Lernu kreskas en ĉinio – ESF financas esplorviziton

Aŭtoro Fadeno: Lernu kreskas en ĉinio – ESF financas esplorviziton  (Legita 4813 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Lernu kreskas en ĉinio – ESF financas esplorviziton
« je: 20 februaro 2012, 11:15:31 atm »
Nun la dua plej granda ekonomio en la mondo post Usono, ĉinio, fariĝas ankaŭ “superpotenco” inter la uzantoj de lernu.net, la reta Esperanto-lernejo. ĉinio havas ne nur la nun plej rapide kreskantan aron da registritaj Lernu-uzantoj, sed ankaŭ unu el la plej grandaj procentaĵoj da novaj vizitoj al lernu.net. Por lerni kiel pli bone kultivi ĉi tiun fekundan kampon, kelkaj ŝlosilaj aktivuloj de E@I kaj la Lernu-teamo vojaĝas tra ĉinio dum preskaŭ la tuta monato februaro (1-a ĝis 24-a).

Celante pli bone kompreni laĉinajn kulturon kaj vivon kaj ankaŭ starigi pli da kontaktoj kun aktivajĉinaj esperantistoj, E@I kaj Lernu-aktivuloj Peter Baláž, Indr? Pileckyt?, Jevgenij kaj Neringa Gaus vizitas plurajn urbojn de ĉinio (Pekino, Haikou [insulo Hainan], Honkongo, Ŝanhajo, Nanjing), renkontiĝante kun lokaj esperantistoj en ĉiu urbo. La vojaĝon subvencias ESF kadre de la ĉi-jara rekonstruo kaj ampleksigo de Lernu, por kiu utilos la novaj scioj kaj kontaktoj.

Aldone, pro la sukceso de SES (Somera Esperanto-Studado) en Eŭropo, la teamo esploras eblajn taŭgajn lokojn por simila aranĝo en Azio. Post la vojaĝo la teamo raportos pli detale al ESF pri siaj spertoj kaj atingoj.

ĉu ankaŭ vi volas subteni la pliampleksigon, plibonigon kaj pliefikigon de Lernu kiel ilo por disvastigi Esperanton tra la mondo?  Kontribuu al la kampanjo “100.000 EUR por ESF”: http://kampanjo.ikso.net/eo! ĝis nun oni kolektis preskaŭ 9000 eŭrojn – aldonu ankaŭ vian nomon al la listo!