+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  vojaĝraporto de Heidi Goes el Indonezio: Mi estas en Orienta Timoro kaj malsatas

Aŭtoro Fadeno: vojaĝraporto de Heidi Goes el Indonezio: Mi estas en Orienta Timoro kaj malsatas  (Legita 9650 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

Saluton,

antaŭ kelkaj semajnoj mi sendis mesaĝon kun novaĵoj pri la agado en Indonezio kaj mia vojaĝo al Malajzio, Indonezio kaj Orienta Timoro. Venis nur du unu persono helpo en la formo de financa subteno. Nu, ke mi ne ricevas salajron dum ĝi tiuj monatoj por povi iri al Azio kaj tamen pagas la surlokajn multekostajn flugojn, estas mia elekto kaj do mia problemo.
 Sed momente mi estas en Orienta Timoro kaj... eble ĉene por vi, mi havas sukceson.
ĉene ĉar sekve de tio mi denove petas monon. Ne por mi, sed por sendi orienttimoranojn al la Indonezia Esperanto-Kongreso, por ke ili renkontu eksterlandajn e-istojn, spertiĉu pri starigo de nacia asocio, lokaj kluboj, mallonge, pri la movado. Inter la kandidatoj estas ĵurnalisto de la gazeto Suara Timor Leste kiu promesas sendi ĉiutage el la kongreso al sia oficejo raporton, kiu aperos en la ĉefa paŝo de la ĵurnalo. Mi pensas ke tio estas aparte interesa afero por lando kie la loĝantoj nur morgaŭ unuan fojon legos en siaj gazetoj pri Esperanto.
 
Jen tio kion mi faris en malpli ol du tagoj:
19/3
8h30-9h: Vizito al la oficejo de la ĉefministro (li estas eksterlande, mi rekontis la sekretariinon, ebla renkontiĝo lunde).
 9u50-12u10: vizito al la oficejo de la Radio Timor Leste. Formala babilado/konatiĝo pri Esperanto, intervjueto kaj neformala babilado dum kiu estis fiksitaj  la horoj por la kurso al la oficistoj de la radio. La intervjueto dissendiĝis je la 17a30 en la programo kun novaĵoj per la indonezia lingvo.
Posttagmeze po unu intervjuo ĉe la gazetoj Timor Post, Diario kaj Independente. Artikoloj aperos la 21an.
Vizito al la Nacia Junularkonsilio de Orienta Timoro. Lecionoj pri Esperanto planotaj.
 
manĝo kun aliaj Couchsurfanoj. Unu el ili estas konsilisto de la prezidento kaj promesas transdoni ĉi tiun libron al la prezidento. Li ankaŭ donis al mi la retadreson de al edzino de la vicministro kaj rekomendis kontakti ĝin.
 

20/3
Intervjuo ĉe la gazeto Suara Timor Leste. Artikolo aperos la 21an da marto.
10h30-12h: unua leciono ĉe Radio Timor Leste. 12 lernantoj.
 Labori komputile ĉe la Nacia Junularkonsilio. Respondi retmesaĝojn, prilabori ĉi tiun paŝon, verki tekston por peti monon por venigi orienttimoranoj al la Indonezia Esperanto-Kongreso.

Cetero de la programo estas legebla ĉi tie.


PS: Mi ne faras plezurvojaĝon. Ekzemple.... mia bankkarto estas blokita kaj pro la plenplena programo kaj laboro komputila mi ne havis, kaj ankaŭ hodiaŭ ne havos tempon iri al banko por ŝanĝi monon dum bankhoroj. Do, mi verkas ĝi tion malsate (nu, restas kelkaj biskvitoj el Belgio, unuflanke pro manko da tempo iri manĝi, aliflanke ĉar mi eĉ ne unu cendon da loka mono (usonaj dolaroj!) plu havas (fakte, mi havas 20 dolarojn, sed ili malnovas kaj ne estas akceptitaj...). Tio ne gravu. Tio enordiĝos eble morgaŭ. Sed mi petas vian helpon por la homoj kiujn mi ĉi tie interesigas pri Esperanto. Mi certas ke mia laboro havos pli multe da fruktoj estonte se kelkaj el la orienttimoranoj povos iri al la Indonezia Esperanto-Kongreso. Tio kostas iom, jes, sed malpli ol reklamoj en okcidentaj gazetoj, aŭ inviti ilin al pli foraj kongresoj. Mi antaŭdankas.
 PS: la temlinio estis iom provoka, mi scias. Mi faris tion esperante ke eble pli da homoj legos la mesaghon pro tio. Tamen por ke estu klara: mi ne petas monon por ke mi manĝu...