Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen => Anoncetoj / Zoekertjes => Fadeno komencita de: slavneui je 10 septembro 2013, 21:58:45 ptm
-
Saluton,
ĉu vi ankaŭ spertas problemon dum la uzado de Ek!, nome ke la <Enter>-klavo por salti al nova linio ne plu funkcias kiam Ek! aktivas?
ĉu iu havas solvon?
Dankon,
Piet
-
je tion mi same spertis ne nur en la FEL-forumo. Klopodu malŝalti 'ek' !
-
Efektive, kiam Ek! ne aktivas mi ne plu havas la problemon.
Sed estas tre ĉena ke tajpante Esperantan tekston ne plu eblas salti al sekva linio...
-
ĉu iu havas solvon?
Mia solvo estas uzi alian programeton, nome "Tajpi (http://www.zz9pza.net/tajpi/)". ĝi bonege funkcias.
-
Ankaŭ mi spertis ke 'Ek' kaŭzas problemojn en kombino kun iuj aliaj programoj. antaŭ nelonge mi transiris al 'Tajpi'.
-
Dankon Chainy,
Mi rekomendos Tajpi al kiu ĝin bezonos!
Piet