Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => FEL / VEB => Fadeno komencita de: PaulP je 19 junio 2020, 21:38:55 ptm

Titolo: Donacu al FEL, kaj vi ŝparos pli da mono!
Afiŝo de: PaulP je 19 junio 2020, 21:38:55 ptm
Ĉar ankaŭ asocioj kiel Flandra Esperanto-Ligo estis trafitaj de la pandemio, la registaro volas subteni tiujn, kiujn finance helpas al FEL. Ĝis nun personoj, kiuj loĝas kaj laboras en Belgio, povis subtrahi de siaj impostoj donacojn al FEL de 40 € aŭ pli, kaj ricevis pri tiuj impostliberecon de 45 %. Ekzemple, kiu donacis 100 €, ricevis impostliberecon pri 45 € de siaj enspezoj.

Nun, dum la imposta jaro 2020, tiu impostlibereco estas altigita al 60 %. Ekzemple: se vi donacas al FEL dum unu jaro entute 100 €, la imposta servo aŭtomate subtrahos 60 € de viaj imposteblaj enspezoj.

Do ju pli vi donacos al FEL, des pli vi ŝparos!!!!

Memorigo: Donacoj al FEL okazu je la konto BE66 0000 2653 3843 (BIC-kodo BPOTBEB1) de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, kun mencio „gift”.
Titolo: Re: Donacu al FEL, kaj vi ŝparos pli da mono!
Afiŝo de: PaulP je 06 decembro 2020, 20:09:25 ptm
Atentu, ke temas pri la lasta monato en kiu vi povos subtrahi 60% de viaj impostoj. Ekde 2021 denove estos malpli!