Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 05 septembro 2012, 17:08:39 ptm

Titolo: Esperanto Kafejo, 6 oktobro, Louvain-la-Neuve
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 05 septembro 2012, 17:08:39 ptm
La venonta Esperanto-Kafejo okazos la 6an de Oktobro en Loveno-la-Nova. Bonvolu vidi sur la retejon por pliaj informoj:  http://cafe-eo-bxl.weebly.com/  (http://cafe-eo-bxl.weebly.com/)


Titolo: Re: Esperanto Kafejo, 6 oktobro, Louvain-la-Neuve
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 14 septembro 2012, 16:14:21 ptm
Aldona kialo por partopreni al la Esperanto-kafejo de la 6a de Oktobro.
 
Loveno-la-Nova estas eksterordinara projekto kiu iĝis reala : krei meze de kampoj novan urbon homecan, daŭreblan kaj piediran. La arkitekturo de la urbo estas miksaĵo de mezepoka influo, de itala urbo kaj de modernaj materialoj. Kun homskala centro konstruita sur grandega betonslabo. Kun ĉarmaj kaj trankvilaj ĉirkaŭaj kvartaloj (kies unu alternativa, "la Baraque"). Kun multaj artaĵoj. Loveno-la-Nova estas vidinda urbo!
 
Ni komencos la malkovron per eta filmo en la turisma oficejo. Ni ankaŭ rigardos la novan etmodelon de la urbo. Poste ni piede malkovros la centron kaj la alternativan kvartalon "La Baraque" ("La Domaĵo"). Jen prezentado pri ĝi:
http://www.youtube.com/watch?v=Sl-GjhcfWr8&feature=relmfu (http://www.youtube.com/watch?v=Sl-GjhcfWr8&feature=relmfu)
Kaj ni finos la viziton ĉe la kafejo "Altérez-vous" ĵustatempe por la Esperanto-Kafejo
 
Gravaj informoj:
Rendevuo sabaton la 6an de Oktobro je la 16a antaŭ la stacidomo de Loveno-la-Nova. Fino de la vizito je la 18a ĉe la kafejo "Altérez-vous". Kotizo: 2€ por plenkreskuloj, senpaga por la infanoj. Urbomapo por ĉiuj pagantoj.

Aliĉu ĉe doumontvalere@yahoo.fr aŭ 0485 517 552