+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Anoncetoj / Zoekertjes (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Esperanto kaj la Unua Mondmilito

Aŭtoro Fadeno: Esperanto kaj la Unua Mondmilito  (Legita 4716 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Esperanto kaj la Unua Mondmilito
« je: 25 oktobro 2016, 22:05:22 ptm »

Ni serĉas kontribuon por estonta libro pri la rilato inter la unua mondmilito kaj la Esperanta movado, pri kiu respondecas José María Salguero (Kani) kaj mi mem, inter aliaj. La projekto, kiu kreiĝas ene de SAT, enhavas (pli malpli) fakajn ĉapitrojn, kiel tiun de Tonkin pri la hungaraj verkistoj kiuj lernis la lingvon en la rusaj koncentrejoj, alian de Tuider pri la aŭstra movado kaj ankaŭ unu mian pri la rilato inter esperantismo kaj pacismo tiuepoke. Krome, ĝi ankaŭ enhavas aron de (personaj aŭ familiaj) memoraĵoj, inkluzive de rusaj, germanaj, britaj kaj francaj samideanoj (kelkaj de tiuj biografietoj estas verkitaj de konataj homoj kiel Mikaelo Bronŝtein, aliaj de malpli konataj esperantistoj).
 
La celo estas oferi mozaikon de malsamaj tekstoj de malsamaj landoj. Tiusence, ni konstatis ke ni havas neniun kontribuon specife pri Belgio ...  Kiu(j) pretus  konlabori pri anekdotoj de la belga movado dum tiu periodo? ...
 
La limdato estas la fino de la jaro, ĉar la eldonado de la libro estas planata por iam venontjare kaj tiel profiti ankoraŭ de la centjariĝo de la milito.
 
Elkore kaj danke,
 
Javier Alcalde   alcalde.javier(che)gmail.com   [che=ĉ]