Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Monato => Fadeno komencita de: PaulP je 19 junio 2009, 14:48:47 ptm

Titolo: Kunlaborantoj bonvenaj por la Monato-budo en Bialistoko
Afiŝo de: PaulP je 19 junio 2009, 14:48:47 ptm
En la UK en Bialistoko Monato havos informstandon. Dum tuta semajno la publiko tie povos interkonatiĝi kun Monato, diskuti, peti informojn, aboni, ktp.

Pasintjare unuafoje ne nur oficistoj de FEL tie deĥoris, sed ankaŭ kelkaj redaktoroj kaj simplaj abonantoj. ĉar la sperto estis pozitiva por ni kaj por la publiko (kaj espereble ankaŭ por la deĥorintoj mem), ni denove invitas vin kunlabori kaj esti en la stando dum kelkaj horoj.

Se vi estos en la UK kaj pretas dum duona tago deĥori (kune kun aliaj - vi ja neniam estos sola) bv. averti nin anticipe, por ke ni povu krei klaran deĥorplanon sen interrompoj. Vi povas kandidatiĉi tie ĉi en la forumo, aŭ skribi al eldonejo(ĉe)monato.net

Anticipan dankon, nome de la tuta Monato-skipo
Titolo: Re: Kunlaborantoj bonvenaj por la Monato-budo en Bialistoko
Afiŝo de: Eddy VdBosch je 22 junio 2009, 08:48:00 atm
Saluton Paul,
Ella kaj mi pretas deĥori dum duona tago. Ni decidu pri kiu tago post ekkono la kongresan programon.
Amike,
Eddy
Titolo: Re: Kunlaborantoj bonvenaj por la Monato-budo en Bialistoko
Afiŝo de: PaulP je 22 junio 2009, 16:36:35 ptm
Dankon! Mi donos la mesaĝon al Gerd, kiu respondecos pri la budo.