+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Kial la diskriminacio?

Aŭtoro Fadeno: Kial la diskriminacio?  (Legita 8413 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Kial la diskriminacio?
« je: 25 januaro 2010, 14:19:01 ptm »
De tempo al tempo ni afiĝas tie ĉi artikolon el Monato, por ke la legantoj de Tiu ĉi forumo povu iom ekkoni la internacian magazinon.

Politiko
TERORISMO


Kial la diskriminacio?

La 25an de decembro 2009 niĉeriano provis eksplodigi usonan aviadilon kun preskaŭ 300 pasaĵeroj. Unue, en Niĉerio oni taksis la raporton erara kaj ridinda. Sed kiam montriĝis, ke temas ja pri 23-jaraŭa niĉeriano, ne nur ŝokiĝis, sed ankaŭ ekkoleris la tuta lando. Se oni estus kaptinta la junulon, li estus dispecigita.

Eble malfacilas al neniĉerianoj kompreni reagon tian. Tamen Umar Farouk Abdul Mutallab devenis el unu el la plej riĉaj familioj en Niĉerio. Lia patro, Alhaji Mutallab, estris la plej grandan kaj plej sukcesan bankon en Niĉerio. Kiam li emeritis, oni elektis lin estro de nove fondita islama banko, la unua en Niĉerio.

Lernejo

Dum aliaj junuloj vivas en malriĉeco, kaj apenaŭ povas trovi panon, Abdul Mutallab edukiĝis eksterlande, ĉe brita lernejo en Togolando kaj poste ĉe la Universitato de Londono. Cetere li facile vojaĝis ĝien en la mondo.

Kiom el la 150 milionoj da niĉerianoj havas tiajn eblojn? Kiom el ili povas akiri vizojn por studi aŭ vojaĝi? Tio ne estas la sorto de ordinara niĉeriano, kiu ĉiutage alfrontas malriĉecon kaj senlaboron, kaj kiu manĝas rubaĵojn. Do estas fakto, ke Abdul Mutallab ne reprezentas niĉerianojn.

Konfliktoj

Cetere, malgraŭ konfliktoj en Niĉerio, ĉefe inter kristanoj kaj islamanoj, dum kiuj mortas centoj, miloj da homoj, ĝis nun neniu niĉeriano estas enplektita en terorismo. Krome nekredeblas, ke niĉeriano tiel agus kontraŭ Usono, ĉar multaj niĉerianoj havas usonan ŝtatanecon kaj tie loĝas.

Notindas ankaŭ, ke la junulo estas trejnita de fundamentistoj ekster Niĉerio, do en Britio kaj en Jemeno, kie li akiris la rimedojn por detrui la aviadilon.

ŝtato de intereso

Komence de januaro Usono listigis Niĉerion kiel tiel nomatan ŝtaton de intereso, do ŝtaton, kiu subtenas terorismon. Tio signifas, ke Usono aparte kontrolos pasaĵerojn, kiuj alvenas aviadile el Niĉerio (ankaŭ tiujn el Kubo, Sirio, Sudano kaj Norda Koreio).

Tamen kial tiamaniere puni landon pro unu homo, kiu neniel reprezentas niĉerianojn? Niĉerio estas ŝtato, kiu kunlaboras kun diversaj mondaj instancoj por haltigi terorismon. Do oni juĉu la aferon laŭ ĝia propra kunteksto kaj ne humiligu niĉerianojn, kaj ilin ne diskriminaciu, pro unusola korupta kaj dorlotita knabaĵo.

Princo Henriko OGUINYE/pg
Niĉerio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el Monato (www.monato.net).