+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Rasporteto pri Monato en 2023

Aŭtoro Fadeno: Rasporteto pri Monato en 2023  (Legita 1112 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Rasporteto pri Monato en 2023
« je: 06 januaro 2024, 17:02:33 ptm »
Aperis en MONATO en 2023 entute 184 artikoloj en (kiel kutime) 11 numeroj, el kiuj 1 estis 36-paĝa, 5 estis 32-paĝaj kaj 5 estis 28-paĝaj.
 
Estis mezume 800 abonantoj. Ĉiam pli popularaj iĝis la bitaj versioj (325 abonantoj), sed restas plej ŝatata la presita versio (450 abonantoj). Necesas mencii, ke kelkaj abonas pli ol unu version. Krom tio aperadis la voĉlegata versio en la formo MP3 en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj.
 
 
Redaktoroj
 
Fine de 2022 pro aĝo demisiis Boris Kolker, la multjara redaktoro pri la rubriko Librorecenzoj. En 2023 transprenis tiun taskon Edmund Grimley Evans, kiu jam estis redaktoro de la rubriko Komputado kaj lingva revizianto.
 
 
Reviziado kaj faktokontrolado
 
La skipo de dek lingvaj reviziantoj kaj unu faktokontrolanto restis sama. Ili tre harmonie kunlaboras. La ĉefredaktoro nun konstante korespondas kun la redakta teamo de la nova PIV, kaj novaj aktualaj terminoj aperontaj kaj en MONATO kaj en PIV estas diskutataj.
 
 
Grafiko
 
La grafikan aspekton de la revuo plu prizorgas du katalunaj spertuloj: Ferriol Macip i Bonet kaj Zep Armentano.
 
 
Kunlaborantoj
 
Fine de 2023 MONATO havis 102 registritajn kunlaborantojn kun kunlaborkontrakto kaj centon da okazaj aŭtoroj.
 
 
Ekspedo
 
La presitajn ekzemplerojn de MONATO dissendas la centro de FEL en Antverpeno. La numeroj estas sendataj kun la belga, nederlanda, franca kaj svisa poŝtoj. Tiu situacio kontentige funkcias.
 
 
Administrado
 
La administradon de la abonoj ĉefe faris Gerd Jacques kaj Paŭl Peeraerts.
 
 
Retejoj
 
La tri plej vokitaj tekstoj en la retejo de MONATO estis „Surdula lingvo sen signolingvo” de Hatachi Toshiko el Japanio (https://www.monato.be/publika/013356p.php), „Milito kaj arto” de Cho Sung Ho el Koreio (https://www.monato.be/publika/013269p.php) kaj „Muzeoj de Ukrainio en la milito” de Світлана Гаврилюк kaj Ніна Данилюк (https://www.monato.be/publika/013445p.php). Certe ne estas hazardo, ke „milito” estis temo pri kiu multaj interesiĝis.
 
La plej multaj vizitantoj de la retejo venas el Usono kaj Ĉinio (po 1200 vizitantoj), Germanio (1100), Suda Koreio (985), Francio (625) kaj Britio (538). Belgio venas en la naŭa loko (328).
 
En Facebook MONATO havas 2900 sekvantojn (https://www.facebook.com/revuo.Monato). Krome ĝi havas centojn da sekvantoj en Instagram (revuomonato), en Telegramo (monato.telegramo.org), en X (@revuomonato) kaj en Mastodon (@monato@esperanto.masto.host). La ĉefredaktoro kaj kelkaj redaktoroj tie regule afiŝas tekstojn por veki atenton pri la revuo.
 
La 15an de ĉiu monato la ĉefredaktoro afiŝis malgrandan filmeton en Jutubo (https://www.monato.be/jutubo). Tiuj filmetoj estis spektataj mezume inter 100 kaj 200 fojojn.
« Lasta redakto: 11 januaro 2024, 08:51:03 atm de PaulP »