Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 13 junio 2016, 07:20:14 atm

Titolo: Premio Germain Pirlot por sciencaj verkoj - ĝis 15.7.2016
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 13 junio 2016, 07:20:14 atm

Dum la UK en Nitro denove okazos la Premio Germain Pirlot, por la plej bonaj sciencaj verkoj publikigitaj en la jaroj 2010-2015. La nova regularo videblas en la retejo de AIS, www.ais-sanmarino.org.
Post paŭzo de 15 jaroj la premio nun estas disdonota en kvar branĉoj: sciencaj libro, artikolo, reta kurso kaj prelego. En ĉiu brancho estos aljuĝotaj ĝis tri premioj. La gajnintoj ricevos la premiojn publike dum la Scienca Forumo okazonta fine de la UK en Nitro. La sumo de la premioj estos 500 eŭroj.
Proponojn oni sendu al informo@ais-sanmarino.org ĝis la 15.7.2016.
--
Amike,
Amri Wandel
Prezidanto de AIS (amriwandel(a)gmail.com)