+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Invito: ĈEA-Kongreso en Brno kaj Eo-muzeo en Svitavy

Ligitaj eventoj

  • Brno: Kongreso ĈEA: 17 oktobro 2019 - 20 oktobro 2019

Aŭtoro Fadeno: Invito: ĈEA-Kongreso en Brno kaj Eo-muzeo en Svitavy  (Legita 2817 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Invito: ĈEA-Kongreso en Brno kaj Eo-muzeo en Svitavy
« je: 30 aŭgusto 2019, 14:16:05 ptm »

De la 17a ĝis la 20a de oktobro okazos jubilea kongreso de Čeĥa Esperanto-Asocio (50-jariĝo), al kiu mi kore invitas ĉiujn esperantistojn, ne nur el Ĉeĥio kaj najbaraj landoj. Jen ĉi tie http://www.esperanto.cz/eo/akce/kongreso-de-ea-1104.html pliaj informoj. Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne vizitis Svitavy (Zwittau) kaj tiean Esperanto-muzeon (http://muzeum.esperanto.cz/eo/cxefa) mi volas aldoni, ke ĝi troviĝas nur 65 km de Brno sur trajnlinio de Brno al Prago, do valoras per unu vojaĝo al Ĉeĥio viziti ambaŭ.

Krome, estas ankaŭ eblo veni al la Eo-muzeo en Svitavy  jam pli frue, plej bone okaze de la malfermo de la nova ekspozicio, kiu okazos jam la 14an kaj 15an de septembro 2019. Jen informoj: http://www.esperanto.cz/eo/akce/ina-guro-de-la-nova-ekspozicio-en-la-esperanto-muzeo-1184.html.

Renkontiĝon kun vi, ĉu en Brno, ĉu en Svitavy, ĝojatendas Petro Chrdle, chrdle@kava-pech.cz