+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  La Verda Stelo Antwerpen: Bernhard Tuider (AT) "ESPERANTOMUZEO EN VIENO"

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: Bernhard Tuider "Esperanto-Muzeo" : 07 septembro 2018

Aŭtoro Fadeno: La Verda Stelo Antwerpen: Bernhard Tuider (AT) "ESPERANTOMUZEO EN VIENO"  (Legita 2691 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta yvesn

  • Forumadministranto
  • Progresinto
  • *****
  • Afiŝoj: 84
  • Sekso: Vira
Ekde la 20h.


La Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj – fonditaj en 1927 kiel Internacia Esperantomuzeo – fariĝis en sia pli ol naŭdekjara kolekta laboro la plej ampleksa fakbiblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko. La instituto ne estas nur biblioteko kaj muzeo, sed ekde la fondo ankaŭ kolektas diversspecajn arkivaĵojn de gravaj personoj kaj institucioj en la vasta kampo de interlingvistiko. La prelego donas superrigardon pri la historio, la havaĵoj kaj celoj de la Esperantomuzeo kaj de la Kolekto por Planlingvoj. Krome de tio la aktualaj projektoj pri katalogado, ciferecigo (libroj, periodaĵoj, sonbendoj, fotoj, bildpoŝtkartoj, afiŝoj) kaj konservado estas prezentitaj same kiel la permanenta ekspozicio, la eventoj kaj la atelieroj de la Esperantomuzeo.
« Lasta redakto: 31 julio 2018, 13:21:28 ptm de PaulP »