Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 22 aŭgusto 2015, 08:10:48 atm

Titolo: 6a Kongreso de Kuba E-Asocio, 18-22.11.2015
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 22 aŭgusto 2015, 08:10:48 atm
Kongresa Temo:


En la nuna tutmondiga procezo indas starigi kelkajn demandojn, car evidentas ke multaj konceptoj suferas modifojn, kaj sekve, bezonatas postlasi antauajn viziojn fermitajn pri la diverseco. La konceptoj de kulturo kaj identeco strece ligitas en sociologio kaj antropologio. La identeco povas nur konsisti en la distinga alproprigo de certaj repertuaroj kulturaj kiuj ekzistas en nia socia medio, en nia grupo au komunumo. Kiel oni povas proksimigi personojn kulture malsamajn, socie diversajn kaj geografe forajn? Kie estas la identec-landlimoj? Jen kelkaj demandoj kiujn ni provos kundiskuti kaj strategie alrigardi cele al plia klerigado de nia movado lige al la dauripova lingva propono.

Informoj: kubesp@enet.cu   www.esperanto.cult.cu (http://www.esperanto.cult.cu)

Unua bulteno kun informoj sube.