OFERTO DE "ORBIS PICTUS" 
NUR por kutimaj klientoj, amikoj kaj kunlaborantoj  (aliaj personoj laǔ  via rekomendo)
La prezoj en la oferto estas validaj plej malfrue ĝis 29.03.2016. 
KONGRESA HEJMO de "Orbis Pictus" en Nitra
Pensiono, 3-stela   ***  izolite kaj centre ***
- por nia loĝado 
- por nia kutima grupa vespermanĝo, lunde, 25.07.2016. ( 10 - 20,00 eǔroj)
- la ekirpunkto de la kongresaj ekskursoj de Orbis Pictus (kiujn vi povas proponi!)
La Pensiono situas en kvieta loko, proksime de la granda urba parko, 300 metrojn de la Kastelo de Nitra kaj de La Teatro Andrej Bagar,  la piediranta zono, plena de  kafejoj kaj restoracioj.
La ĉambroj estas kun privata banejo, fridujo, televidilo kaj libera sendrata retaliro.
En la Pensiono troviĝas  trinkejo kaj restoracio  en tradicia slovaka stilo,  kun lignaj mebloj, ofertanta slovakan kuirarton. 
Aldone disponeblas la keglejo kaj  diversaj salonoj lueblaj por niaj festaj aǔ laboraj programoj. 
La Pensiono havas senpagajn parklokojn. Distanco de la Kongresejo estas ĉ. 1500 m.
Prezoj por persono por la tuta kongresa semajno (7 tranoktoj):
en 2 - litaj ĉambroj: 
210,00 € HB, duonpensiono inkluzivas: tranokton, matenmanĝon, vespermanĝon, turisman imposton
179,00 € BB, tranokto kun matenmanĝo, turisma imposto 
sola en la ĉambro: krompago de 133, 00 € (tre limigita nombro de ĉambroj)
en 3 - litaj ĉambroj:
196,00 € HB, duonpensiono inkluzivas: tranokton, matenmanĝon, vespermanĝon,  turisman imposton
165,00 € BB, tranokto kun matenmanĝo, turisma imposto 
 
Pli modeste, en 4-litaj ĉambroj: 
109,00 € B, tranokto sen matenmanĝo, kun turisma imposto (= subvencie de "Orbis Pictus")
Informoj: orbispictus@iol.it     www.ipernity.com/home/orbis (http://esperanto-forum.org/file:///C:/Users/Roland/AppData/Local/Temp/www.ipernity.com/home/orbis)