Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 18 majo 2016, 19:34:16 ptm

Titolo: Prezidanto de la Akademio prelegos je la 20a de majo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 18 majo 2016, 19:34:16 ptm
La prezidanto de Akademio de Esperanto (AdE), la baratano Probal Dasgupta, prelegos al Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE). Tiu aranĝo okazos la 20-an de Majo, je la 18h00 (BR)/21h00 (UTC), kadre de la projekto “Fenestro por la mondo”.
 
 Profesoro Dasgupta pritraktos la temon "Nia pakto kun la tagiĝo". Post la parolado, oni faros demandojn al la preleganto. Oni povas partopreni en la eventon en la sidejo de KKE aŭ pere de la kanalo TVaerj (http://aerj.us9.list-manage.com/track/click?u=f085f921bf70bd12c95b079b4&id=90e0dfb640&e=c59f454f3f).


(tagorepoeta(a)yahoo.com.br)