Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 08 junio 2017, 07:13:19 atm

Titolo: OSIEK-konferenco: Esperanto-literaturo en la 21a-jarcento
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 08 junio 2017, 07:13:19 atm

La Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigas sian ĉijaran konferencon en la historia slovakia urbo Banská Ŝtiavnica ekde la 16a ĝis la 22a de julio 2017. La urbo etas enskribita en la UNESKO-listo de kulturaj heredaĵoj.

La interesa temo estos: Esperanto-literaturo en la 21a-jarcento.

Bonŝance estas, ke samtempe, samurbe kaj samprelegeje okazos la konata SES-sesio (Somera-Esperanto-Studado), kiun vizitas ĉefe la gelernintoj de lernu.net

Interesatoj, kiuj aliĝas al la IEK de OSIEK povas ankaŭ partopreni en aranĝoj kaj ekskursoj de SES.

Interesatoj trovas informojn kaj aliĝilon ĉe  http://ses.ikso.net/2017/de/osiek.php

Horst Vogt