Esperanto-forum
		Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 17 julio 2018, 18:30:42 ptm
		
			
			- 
				
 La 17-a Novjara Renkontiĝo (NR) ĉi-jarfine okazos de la 27-a de decembro 2018 ĝis 3-a de januaro 2019, ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo, en Wiesbaden, samtempe kaj samloke kun la 10-a NIS, la programo por junuloj.
 
 Jen la informa paĝo: http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr
 
 Aliĝis intertempe jam 72 homoj el ok landoj, 40 el ili el eksterlando, 25 junuloj kaj infanoj. http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr17.php
 
 Se ankaŭ vi ŝatos partopreni, eble aliĝu ĝis venonta lundo, 23-a de julio, fino de la aktuala aliĝperiodo. Jen la aliĝilo, http://esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo .