Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 06 februaro 2025, 06:00:28 atm

Titolo: Aruŝo
Afiŝo de: PaulP je 06 februaro 2025, 06:00:28 atm


Ni invitas partopreni la spektadon de la filmo pri la UK en Aruŝo, Tanzanio, vendredon la 7an de marto je la oka horo. Se vi ĉeestis la kongreson, tiam estas bona okazo rememori pri la “Neforgeseblaj momentoj de la UK-2024 en Aruŝo” - tiel nomiĝas la filmo. Se vi ne partoprenis la kongreson, tiam estas des pli grava kialo spekti filmon pri la unua en historio Universala Kongreso de Esperanto en Afriko!

Aŭtoro de la filmo estas Aleksej Salomatov.

Amike