Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Forstbirdo je 13 aprilo 2025, 19:57:47 ptm

Titolo: Kluba kunveno Kalmthout
Afiŝo de: Forstbirdo je 13 aprilo 2025, 19:57:47 ptm
15-a de majo : Nia klubmembro Cyreen prezentas bildoriĉan skizon pri la vivo kaj verkaro de la deksepjarcenta ĉeĥa teologo, filozofo kaj pedagogo Komenio. Tiu ĉi estis favora al la kreado de ia simpla, bela kaj neŭtrala “Universala Lingvo”. Kutimaj ejo kaj horoj : Heide City, Heidestatiestraat, Heide-Kalmthout, 15h 30 - 17h.