Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Kongresoj / Congressen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 10 majo 2025, 07:11:20 atm
-
La franca landa kongreso okazos de la 7a ĝis la 9a de junio 2025 (Pentekosta semajnfino) en la urbo Nantes, sude de Bretonio. Informoj je https://kongreso2025.esperanto-france.org/?lang=eo kaj https://eventaservo.org/e/5121e0 .
Post-kongreso okazos en Greziljono. Eblas pasigi aldonajn tagojn (9-13 junio) en la regiono por konatiĝi kun la historia kaj kultura heredaĵo de la fama Luar-Valo. Ni transportos vin de Nantes ĝis Greziljono kaj al la ekskursceloj. Vi dormos kaj vespermanĝos en la Esperanto-kastelo Greziljono. Dum 3 plenaj tagoj, vi vizitos kastelojn, urbojn kaj muzeojn. Informoj je https://kongreso2025.esperanto-france.org/postkongreso?lang=eo .