Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 28 oktobro 2025, 11:12:21 atm
-
Rafael Henrique Zerbetto, brazila esperantisto kaj ĵurnalisto de El Popola Ĉinio, ricevis la Amikecan Premion de la Ĉina Registaro.
Zerbetto de pli ol dek jaroj loĝas en Pekino kaj laboras por la Esperanto-Fako de la Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo. Li fariĝis ĉefa rubrikisto de la retejo de El Popola Ĉinio kaj ricevis la premion pro sia elstara kontribuo al la interkultura komunikado inter Ĉinio kaj aliaj landoj.
Li naskiĝis en 1984 en Brazilo, diplomiĝis en 2011 ĉe la Universitato de Campinas kaj studis de 2014 ĝis 2017 Interlingvistikon kaj Esperantologion ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Li servis kiel redaktoro de la revuo Momenton!, de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), de kiu li ankaŭ estis prezidanto (2012-2014). Li estis Komitatano A de UEA por Brazilo. Ekde 2015 li loĝas kaj laboras en Ĉinio.
Legu pli en la gazetara komuniko de UEA, https://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2025/Esperantisto-Rafael-Zerbetto-ricevis-la-Amikecan-Premion-de-%C4%88inio