Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 26 novembro 2025, 07:17:46 atm

Titolo: Nova Unesko-Kuriero
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 26 novembro 2025, 07:17:46 atm

«Diru al mi, kion vi manĝas, kaj mi diros al vi, kiu vi estas. Kuirarto parolas pri ni, pri niaj emocioj, niaj plezuroj kaj niaj revoj. En siaj Analektoj, Konfuceo rimarkigas nin pri tio, ke “oni neniam satiĝas je bongusta kaj delikata manĝaĵo.” Kelkajn jarcentojn poste, la filozofo Gaston Bachelard asertis, ke “manĝado estas (…) festeno por la sensoj”. Kuirarto estas invito al vera ĉirkaŭmonda rondvojaĝo, do ĉetabliĝu! La vespermanĝo estas preta», – skribis Agnès Bardon, ĉefredaktoro de “Unesko-Kuriero”, en la ĉefartikolo de la dua ĉi-jara kajero de ĉi tiu gazeto (aprilo-junio).

“Manĝaĵoj: kio kunigas nin” estas la ĉefa temo de la dua ĉi-jara kajero de “Unesko-Kuriero”, aperinta en la retejo de Unesko kun kelkmonata malfruo; legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2025/11/unesko-43/ kaj elŝutu ĉi tiun bongustan “Kurieron”.
(El "Ondo de Esperanto")