Esperanto-forum
Publikaj rilatoj / Contacten => Informiloj / Informatie => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 27 novembro 2025, 07:08:51 atm
-
Jam kvinan fojon, okaze de la Zamenhof-festo, akademianoj prezentos siajn laborojn kaj la laboron de la Akademio dum Konferenco de la Akademio, lundon la 15an de decembro, de la 14a UTC ĝis la 15a 40 UTC. Jen la programo:
14:00 UTC – Amri Wandel: tradukado de anglalingva libro pri astrobiologio
14:20 UTC – Bertilo Wennergren: la testo-versio de la venonta PIV
14:40 UTC – François Lo Jacomo: la voĉdonsistemo de la Akademio
15:00 UTC – Jesper Jacobsen: premio de franca Akademio pri sciencoj
15:20 UTC – Edmund Grimley Evans: proklamo de la Laŭro de la Akademio
La Konferenco estos spektebla per zoom, per la jena ligilo: https://us06web.zoom.us/j/86948850626?pwd=nWlhYjlSAavUihh2ajjTmg9r63n0iK.1#success
Je Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/a2522f
se bezonate (kutime la supra ligilo sufiĉas):
identiga numero de la kunsido: 869 4885 0626
sekreta pasvorto: 073800