Esperanto-forum
Publikaj rilatoj / Contacten => Informiloj / Informatie => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 29 novembro 2025, 19:42:23 ptm
-
Bicikla vojaĝo tra du kontinentoj, miloj da dokumentoj malkovritaj post jardekoj, kaj la historio de Esperanto, kiu komenciĝis en Varsovio. Ekde la 9a de decembro ni invitas vin viziti la ekspozicion VOJAĜO. Per biciklo al Azio kun Esperanto (1928–1932) – kiu rakontas pri la eksterordinara vojaĝo de la juna esperantisto Lucien Péraire (1906–1997) kaj pri la strebo konservi la heredaĵon de movado kiu transpasas naciajn kaj kulturajn limojn.
Legu la kompletan artikolon je https://groups.google.com/g/bibliotekoj/c/wwbhJARQ6uA
Nacia Biblioteko de Pollando: https://www.bn.org.pl/aktualnosci/5859-voja%C4%9Do-rowerem-do-azji-z-esperanto-1928-1932---wystawa-w-czytelniach-biblioteki-narodowej.html
-
La ekspozicio Bicikle azien per Esperanto (1928-1932) kiu okazas en la salonoj de Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio estas plilongigita ĝis la 23-a de aprilo 2026.
En Gazeta Wyborcza, unu el la plej legataj tagĵurnaloj de Pollando, aperis artikolo pasintan sabaton
https://wyborcza.pl/alehistoria/7,121681,32573602,najblizsza-wiosna-przyniesie-wojne-lub-rewolucje-na-swiecie.html (https://wyborcza.pl/alehistoria/7,121681,32573602,najblizsza-wiosna-przyniesie-wojne-lub-rewolucje-na-swiecie.html)
Mi (militrakonto.umr8560@cnrs.fr) povas disponigi la pdf al interesiĝantoj.
Reta versio de la ekspozicio estas alirebla, en la angla :
https://peraire.huma-num.fr/fr/virtual_exhibition.php (https://peraire.huma-num.fr/fr/virtual_exhibition.php)
en esperanto :
https://peraire.huma-num.fr/eo/virtual_exhibition.php (https://peraire.huma-num.fr/eo/virtual_exhibition.php)
kaj iom malsimila versio en la pola, sur la paĝoj de NB
https://bn.org.pl/projekty/vojagxo-rowerem-do-azji-z-esperanto-1928-1932/ (https://bn.org.pl/projekty/vojagxo-rowerem-do-azji-z-esperanto-1928-1932/)