Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => FEL / VEB => Fadeno komencita de: PaulP je 26 marto 2026, 09:30:09 atm
-
Kelkaj membroj avertis nin pri la fakto, ke kelkfoje la Retbutiko ne funkcias. Ili ricevis ekzemple la mesaĝon "Vi ne havas la rajton viziti tiun ĉi paĝon". Tio nun estas solvita. Fakte la problemo ne estis ĉe ni, sed ĉe la Interreto-ĉefo ICANN. Ili striktigis la regulojn. Sekura retejo (kiel Retbutiko.be) ne rajtas enhavi ligilojn al nesekuraj retejoj, ekzemple al retejo kun recenzo pri la serĉata libro. Ni devas averti, ke oni forlasas la sekuran servilon de FEL kaj la uzanto devas konfirmi, ke li konscias pri la riskoj. Tio nun estas programita kaj nun ĉio devus funkcii.