Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Familia vivo => Fadeno komencita de: PaulP je 28 marto 2026, 07:00:38 atm

Titolo: Timothy Brian CARR (1943-2025)
Afiŝo de: PaulP je 28 marto 2026, 07:00:38 atm
Nur nun ni ekscias pri la forpaso de Timothy Brian CARR en la aĝo de 83 jaroj. Tim estis la redaktoro de la rubriko Medio de Monato de 1993 ĝis 1997. Li restis abonanto de Monato ĝis 2022, sed poste ni perdis kontakton kun li.

Tim estis konata ankaŭ i.a. danke al Esperanta Antologio (Rapsodio Kimra) kaj de la Internaciaj Floraj Ludoj, kie li fariĝis Florluda Majstro. Plurfoje li estis premiita en la Belartaj Konkursoj. Ne senbaze do William Auld nomis lin „ĝisosta poeto vere dediĉita al sia arto”. Lia verko „Sur Parnaso”, eldonita ĉe FEL, donacas al poezi-amantoj rikolton de premiitaj kaj nepremiitaj poemoj.