Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 18 junio 2026, 11:57:24 atm
-
La 4an de decembro 2024, Unesko enskribis la Printempan Feston en la kategorion de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro. La Printempa Festo (nome ĉina Novjaro), okazanta en la unua tago de la unua monato lunkalendare, estas tradicia festo de Ĉinio. Laŭ la ĉinaj 12 zodiakaj signoj, la nuna jaro (2026) estas ĉevala jaro. Ĉu en via loko oni festas la Printempan Feston? Sinjorino Jianchao YU estas estro de la Pekina Esperanto-Asocio.
S-ino Jianchao YU prelegos pri tio la 19an de junio je la 20a horo. Se vi ne havas la Zoom-ligilon, petu ĝin de esperanto-antwerpen@esperanto.be