Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Monato => Fadeno komencita de: PaulP je 01 julio 2026, 10:45:46 atm
-
La plej ofte legata artikolo en MONATO en la monato junio 2026 estis la nekrologo pri Probal Dasgupta, kiu subite forpasis la 1an de junio en la aĝo de 72 jaroj.
Probal Dasgupta estis korespondanto de MONATO. Lia plej ampleksa kontribuo (https://www.monato.be/2016/011705.php) temis pri la persista diskriminacio de malplimultoj en Barato. Pri politiko li tamen nur malofte verkis. Pli oftaj estis liaj literaturaj recenzoj, ekzemple tiu pri Kvin kverkoj kaj la sekvo (https://www.monato.be/2020/012566.php) de Christian Declerck, kiun li nomas „korifeo” aŭ pri Spitaj – kiel hidrargo (https://www.monato.be/2010/009859.php) de la sama aŭtoro.