Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Monato => Fadeno komencita de: PaulP je 17 julio 2026, 08:01:33 atm

Titolo: La malbona reputacio de Monato
Afiŝo de: PaulP je 17 julio 2026, 08:01:33 atm

Ni ricevis la sciigon, ke la abonantoj de la bita versio de Monato, kiuj havas retadreson ĉe Hotmail aŭ ĉe Outlook ne ricevis informon pri la apero de la aŭgusta-septembra numero. La klarigo estis „blocked for bad reputation”.

Nu, la abonantoj kompreneble ne devas atendi apartan sciigon de Monato kaj simple povas preni sian numeron ĉiun 15an de la monato de la Monato-servilo. Ni tamen rekomendas al tiuj abonantoj akiri retadreson ĉe fidinda retperanto, ekzemple ĉe la eŭropa Proton (mail.proton.me (https://mail.proton.me/)) kaj forlasi sian malnovan adreson kun malbona reputacio.