Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Interesaj retpaĝoj / Interessante webpagina's => Fadeno komencita de: PaulP je 01 aŭgusto 2026, 07:14:09 atm

Titolo: 400000 nederlandlingvaj frazoj tradukitaj al Esperanto
Afiŝo de: PaulP je 01 aŭgusto 2026, 07:14:09 atm

En la populara retejo Tatoeba nun aldoniĝis la 400000a nederlandlingva frazo. Por vidi la frazkolekton kaj por vidi tuj la tradukon en Esperanto, iru al

https://tatoeba.org/eo/sentences/show_all_in/nld/epo

Tatoeba aŭ Projekto Tatoeba, kies nomo devenas de la japana lingvo kaj signifas "ekzemple", estas kunlabora projekto celanta kolekti multajn frazojn tradukitajn en diversajn lingvojn.

La retejo kolektis ankaŭ multajn frazojn el Monato, kun traduko al diversaj lingvoj, speciale kun aktuala enhavo.