Esperanto-forum
Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Kursoj / Cursussen => Fadeno komencita de: PaulP je 22 septembro 2026, 08:51:26 atm
-
Karaj samideanoj,
Lode Van de Velde kaj Alex Humet prizorgis hieraū lunde enkondukan prelegon al Esperanto, kadre de nova 12-leciona ĉiusemajna kurso, ĉe Buurthuis Posthof en Berchem, kiu ekos je lundo 5-a de oktobro je la 19:00.
La kursmaterialon provizos la lernolibro “Dé [size=inherit]wereldtaal in 25 lessen” de Lode Van de Velde kaj la demandaro el la BEK-kurso de Dennis Keefe. La kurson gvidos Àlex Humet. [/size]
Sep interesitoj ĉeestis kaj akompanis nin la tutan prelegon la kurs-direktorino de la centro, kiu plene apogas la iniciaton.
Interesitoj loĝas en Berchem, Antwerpen, Mortsel kaj Kalmthout. Ekster-antverpenaj partoprenintoj povis veni per publika transporto danke al la bona situo de la centro, proksima al stacidomo kaj tram- kaj bus-haltejoj. Laū la naskiĝdeveno, krom 4 el la Antverpena regiono, 3 devenas el Bruselo (franclingva), Asturio (hispanlingva) kaj Pollando.
Restas 2-semajnoj antaū la komenciĝo de la kurso, ni petas vin bonvole plue diskonigi la kurson en via ĉirkaūaĵo.
Dankon kaj ĉion bonan
Amike
Àlex Humet