Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 10 aŭgusto 2019, 16:29:39 ptm

Titolo: UK 2020: 1 ĝis 8 aŭgusto en Montrealo, Kanado
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 10 aŭgusto 2019, 16:29:39 ptm
La 105-a Universala Kongreso en Montrealo okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020 en la hotelo Sheraton, kiu situas urbocentre, ĉe du ĉefaj metrolinioj. "La situo de nia kongresejo estas vere perfekta", notas Normand Fleury, la prezidanto de la LKK. "La urbo proponas diversajn loĝ-eblojn en la proksimeco. La kongresa hotelo estos havebla favorpreze kaj pro favora kurzo de la kanada dolaro kompare al eŭro, la montrealaj prezoj tre bone kompariĝas al la eŭropaj aŭ usonaj prezoj".

Legu pli en la gazetara komuniko,  https://uea.org/aktuale/komunikoj/2019/105-a-UK-en-Montrealo-multaj-aligxoj-en-Lahtio (https://uea.org/aktuale/komunikoj/2019/105-a-UK-en-Montrealo-multaj-aligxoj-en-Lahtio)