Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Herman Deceuninck je 11 oktobro 2019, 19:02:08 ptm

Titolo: Nubo.re kaj aliaj sociaj retejoj
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 11 oktobro 2019, 19:02:08 ptm

Ĉu vi jam konas la retejon Nubo.re ? Se ne vi nepre vizitu ĝin por interkonatiĝi inter esperantistoj. Oni tie diskutas pri la sukceso aŭ malsukcesaj kondiĉoj de tiaj retejoj. Ĉu la FEL-formumo lernu el tio ?
https://nubo.re/app/forum/topic/1277/aliaj-retejoj-similaj-al-nubo (https://nubo.re/app/forum/topic/1277/aliaj-retejoj-similaj-al-nubo)
Titolo: Re: Nubo.re kaj aliaj sociaj retejoj
Afiŝo de: PaulP je 23 oktobro 2019, 10:19:47 atm
Iam ipernity havis tian funkcion, kaj tie ariĝis pli ol 2000 Esperanto-parolantoj. Nun ipernity tamen ne plu subtenas Esperanton, kaj laŭ mia scio jam pli ol 1000 esperantistoj forlasis ĝin (aŭ almenaŭ ne plu aktivas en ĝi). Eble Nubo.re povas anstataŭi ĝin.

Titolo: Re: Nubo.re kaj aliaj sociaj retejoj
Afiŝo de: yvesn je 26 oktobro 2019, 11:44:16 atm
Esperantistoj nuntempe precipe (ek)uzas Telegram - vidu www.telegramo.org
Titolo: Re: Nubo.re kaj aliaj sociaj retejoj
Afiŝo de: PaulP je 26 oktobro 2019, 12:51:00 ptm
Esperantistoj nuntempe precipe (ek)uzas Telegram - vidu www.telegramo.org (http://www.telegramo.org)
Sed Telegramo estas ĉefe, aŭ nur?, babilejo, ĉu ne? Oni ne povas uzi ĝin kiel blogejon, ĉu?
Titolo: Ipernity 2020
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 12 februaro 2020, 21:01:19 ptm
Raporto de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistoj)- 2020-02-12 Ipernity & Esperanto

Eble vi mem uzis/uzas ankoraŭ Ipernity por montri viajn fotojn au por viziti aliajn foto-prezentadojn.
Dum pluraj jaroj Ipernity ofertis Esperanton kiel laborlingvo. Kiam Ipernity havis malfacilaĵojn, grupo da interesatoj savis Ipernity, kreinte la asocion IAM kiu nun vivtenas Ipernity.
Bedaurinde inter ili ne estis esperantisto, kaj ili devis redukti la elspezojn. Pro tio ili rezignis pri Esperanto.
Mi demandis la asocion, kaj fakte ili denove pretas oferti Esperanton se ni garantias minimuman nombron da klubanoj. La kotizo por normala klubano estas 22,90 Euro.
Laŭ aktualaj informoj (2020) restas 360 homoj (de pli ol 2000!) kiuj uzas Esperanton kiel laborlingvo, de  kiuj malmultaj estas denaskaj esperantistoj.
Tamen nur 12 aŭ 13 estas pagantaj klubanoj. Ni devus esti 40 pagantaj klubanoj por reale montri nian intereson.
UEA volas subteni la reaktivigon de niaj klopodoj, sed preferus ke estas sufiĉe multaj uzantoj kiuj pagas.
Se ni sukcesos, restas tamen iom da laboro traduki la novajn tekstojn en Esperanton.
Do, se vi uzas Ipernity – bonvolu pripensi ĉu vi povas iĝi klubano (je jaraj kostoj de 22,90 Euro).