Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 24 februaro 2020, 22:59:41 ptm

Titolo: Martina Sachs-Bockemann (DE) vojaĝadis
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 24 februaro 2020, 22:59:41 ptm
Martina Sachs-Bockemann skribis:

Naskita en Afriko, parolanta ses lingvojn, vivinta dum ses jaroj kun mia familio en Peruo, kreskiginta tri infanojn (nun plenkreskuloj), laboranta kiel instruistino, mi havis la eblecon peti "sabatikan" jaron. Tio ebligas foresti de la laboro dum 12 monatoj! Tiuj faktoj povas esti kelkaj el la kialoj, kial mi decidis vojaĝi nun al landoj al mi ne konataj.

Sola, jes, ĉar kiu havas la saman eblecon (lukson) kaj samajn interesojn samtempe? Do nur nececis havi kelkajn ideojn, kontaktojn, familianojn eksterlande, benon de la hejma familio, aĉeti bileton kaj ekaventuri kun la kuraĝo decidi detalojn surloke laŭ la eblecoj.


Entute mi estis survoje dum 7 monatoj, trifoje ekis al diversaj landoj kaj kontinentoj: Australio, Novzelando – kvin Aziaj landoj kaj fine Kostariko kaj Panamao. Mi montros al vi fotojn kaj rakontas al vi pri miaj spertoj vojaĝadi, kun kaj sen la helpo de Esperanto.