+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10
11
Alvokoj / Oproepen / Global Voices - Lingua Esperanto serĉas pliajn tradukemulojn
« Lasta afiŝo de Herman Deceuninck je 02 februaro 2019, 18:45:02 ptm »
Global Voices en Esperanto - se vi emas ekzerci en tradukado, jen ebleco.
12
Volontula agado / Vrijwilligerswerk / Re: Volontula agado de Ivo Schenkel
« Lasta afiŝo de ivo je 02 februaro 2019, 12:32:51 ptm »
Dankon pro la mencio, sed precipe pro la iniciatoj!
13
Volontula agado / Vrijwilligerswerk / Volontula agado de Ivo Schenkel
« Lasta afiŝo de akrocefalo je 01 februaro 2019, 17:59:35 ptm »
En januaro mi dufoje prelegis dum 2,5 horoj pri Esperanto en la hispana antaŭ klasoj de studentoj de la hispana en Seniorama, organizaĵo por la tria aĝo en Loveno. En februaro mi kunlaboros kun "Vormidabel", iniciato de la sekcio "Klerigado" de la Konsilio pri Kulturo de la urbo Loveno, kaj denove prelegos pri Esperanto dum unu horo, ĉi-foje en la nederlanda. Martin Decaluwe, prezidanto de nia klubo Esperanto 3000, prizorgos ekspozicieton pri Esperantaj publikaĵoj.
14
Agenda / Agendo / Re: Oostende: Lingva Festivalo
« Lasta afiŝo de Marc Cuffez je 01 februaro 2019, 10:54:05 atm »
Ĉi-kune la informoj
15
Ĵus oni parolis en Radio 1 dum du horoj pri Esperanto kaj pri lingvaj problemoj. La ideo pri la programo ŝajne ekestis kiam oni trovis tekston de la ĵus forpasinta filozofo Etienne Vermeersch en kiu li esprimis sin pozitive rilate al Esperanto. Mi tute ne memoris, sed efektive, en ĉi tiu forumo estas fadeno pri la temo: http://esperanto-forum.org/index.php?topic=836.msg1472 Rilatas al ekspozicio en 2013, Domo de Eŭropa Historio in Ekzilo. En la fadeno eĉ estas ligo al la teksto de intervjuo en kiu Vermeersch esprimis sin favore (sed la pdf-dosiero estas elŝutita nur unu (1) fojon). Ni jam scias ke la interna komunikado en Esperantujo ne glate funkcias…


Eblas reauskulti la elsendon:
- intervjuo kun André Staes: https://radio1.be/wat-als-iedereen-dezelfde-taal-sprak
- intervjuo kun Filip Buekens: https://radio1.be/zorgt-een-gezamenlijke-taal-voor-een-betere-wereld (pri la dua nun ne estas funkcianta ligo al la sondosiero, sed tio certe sekvos dum la tago).
16
Agenda / Agendo / Kluba kunveno Kalmthout
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 28 januaro 2019, 21:18:09 ptm »
21 februaro 2019: Nicky geeft een overzicht van haar reizen, door, voor en met Esperanto. Details weten we nog niet, maar Nicky kennende, wordt het zeker boeiend. Nicky prelegos pri siaj vojaĝoj, per, por kaj kun Esperanto. Ĉar ni konas ŝin, ni certas ke la rakontoj estos fascinaj.
17
Agenda / Agendo / Paroliga kurso por komencintoj kaj progresantoj
« Lasta afiŝo de yvesn je 28 januaro 2019, 20:00:09 ptm »
Kiam: 14:45 - 16:45
Kie: Gebroeders Tassetstraat 23, 3018 Leuven
Kiom: 5 EUR, inkluzive kafon kaj teon

Detaloj aperas en la retejo de Esperanto 3000.

Se vi intencas veni, prefere tion sciigu ĉe la Facebook-okazaĵo.
18
Tre interese aranĝita parko kun multaj elementoj arkitekturaj kaj specialaj plantoj kaj arboj. Ĝi estis konstruita inter la jaroj 1760-1800.
19
Agenda / Agendo / Ben Indestege pri "Miaj vojaĝoj per Pasporta Servo"
« Lasta afiŝo de webklaas je 27 januaro 2019, 19:10:01 ptm »
Ben prelegos pri siaj vojaĝoj per de Pasporta Servo inter februaro 2007 kaj julio 2012. Venu kaj ĝuu kun li la specialajn, kelkfoje surprizajn travivaĵojn dum tiuj vojaĝoj. Ben ankaŭ instigos al konsultado kaj uzado de Pasporta Servo.
20
Agenda / Agendo / "Bildoj pri la jaro 2018 en "La Verda Stelo"
« Lasta afiŝo de webklaas je 27 januaro 2019, 19:08:06 ptm »
Superrigardo de okazaĵoj de la jaro 2018 en bildoj : Klubaj kunvenoj kaj prelegoj dum ĉiuj vendredoj de la jaro, Flandra Kultura Foiro kaj la Malfermo Festo de nova sidejo.
Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10