+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10
21
Agenda / Agendo / Jarkunsido kaj honorigo de jubileantoj
« Lasta afiŝo de webklaas je 27 januaro 2019, 19:05:28 ptm »
Okazos la Ĝenerala jarkunsido kun jarraportoj pri financoj kaj aktivecoj, honorigo de fidelaj kaj ege aktivaj membroj.


Tiam ankaŭ estos komuna manĝo en la klubejo je la 18.30. Nepras anonci vian partoprenon ĝis ĵaŭdo 31an de januaro je 12.00 ( financoj@fel.esperanto.be aŭ  03 / 234 34 00): poste ne plu eblas mendi.
22
Agenda / Agendo / Oftaj eraroj kaj novaj vortoj
« Lasta afiŝo de martinod je 27 januaro 2019, 14:18:00 ptm »
Yves Nevelsteen ekde 2007 okupiĝas pri komputilaj vortoj en Esperanto kaj sekvas la evoluojn provlegante tradukojn de komputilaj programoj, retejoj, aplikaĵoj ktp. Li ankaŭ regule mem tradukas, ekzemple Facebook al Esperanto. Tiel ĉi ekestis dokumento "Atentigoj pri tradukado" en kiu aperas krom oftaj eraroj ankaŭ novaj tendencoj en la lingvouzo. Nuntempe oni ekzemple pli ofte parolas pri "bita" anstataŭ "cifereca". Yves prezentos al vi kelkajn konkludojn kaj ankaŭ ŝatus diskuti kun vi, esperante lerni de vi kaj kompletigi sian dokumenton.https://www.esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html#venontaj
23
Volontula agado / Vrijwilligerswerk / Taaldag 2019 en la antverpena universitato
« Lasta afiŝo de yvesn je 27 januaro 2019, 13:34:25 ptm »
La 6an de februaro inter la 9h kaj 16h, Centrum Nascholing Onderwijs/Universiteit Antwerpen organizas "Taaldag" por instruistoj germana, angla, franca, nederlanda, hispana lingvoj en la Kampuso Grote Kauwenberg.

Ili havigas eblecon por ĉeesti kun 2 metra informbudo kun niaj Esperantaj edukaj publikaĵoj. Yves Nevelsteen organizos kaj kunordigos la standon. Helpas Ivo Durwael kaj Klaas Dijkstra.

https://cno.uantwerpen.be/nl/workshops/taaldag-2019-87059
24
Diversaj / Diversen / PC met 3,5"-diskettelezer
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 27 januaro 2019, 07:59:29 atm »
In het Fonds Vanbiervliet staat nog een oude XP-PC, die vervangen wordt door een moderner exemplaar en eerstdaags naar het containerpark zal verhuizen. Hij heeft wel nog een zeldzaam geworden eigenschap: hij kan 3,5"-diskettes lezen. Mocht iemand geïnteresseerd zijn, dan kan een afspraak gemaakt worden om hem op donderdag 7 februari af te halen. Het enige mankement aan de PC (naast de ouderdom) is dat het geheugenbatterijtje moet vervangen worden.
25
Agenda / Agendo / Studsemajno 25 februaro - 1 marto 2019 en Kvinpetalo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 23 januaro 2019, 07:24:24 atm »

Kio? praktikado de Esperanto je diversaj niveloj
Kie? en la kulturcentro Kvinpetalo, en vilaĝo Bouresse en bela regiono Puatuo
Kiam? de la 25a de februaro ĝis la 1a de marto, kiam proksimiĝas printempo
Kun kiuj? Elstaraj gvidantoj (kaj same elstaraj partoprenantoj: vi)

Praktikado de la lingvo plurnivela kun Andrea Bertrand

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso
.
Trianivelaj studoj kun Brian Moon

Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno.

Venu kaj ĝuu la esperantan literaturon!

Estas antaŭvidita sesio de la triagrada ekzameno (Atesto pri Supera Lernado) en novembro 2019 en Parizo.

Esperanto-Centro KVINPETALO

Akceptejo kaj poŝta adreso: 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE

Retadreso : informoj@kvinpetalo.org

Telefono : (+) 33 (0) 549 034 314

Retpaĝaro (pri restado, prezo, kaj aliaj teknikaj informoj): http://www.kvinpetalo.org

Rabato se vi aliĝas antaŭ la 26a de januaro!
26
Agenda / Agendo / Paroliga kurso por komencintoj kaj progresantoj
« Lasta afiŝo de yvesn je 17 januaro 2019, 13:02:23 ptm »
dsfd
27
Agenda / Agendo / Paroliga kurso por komencintoj kaj progresantoj
« Lasta afiŝo de yvesn je 17 januaro 2019, 12:58:11 ptm »
Kiam: 14:45 - 16:45
Kie: Gebroeders Tassetstraat 23, 3018 Leuven
Kiom: 5 EUR, inkluzive kafon kaj teon


Detaloj aperas en la retejo de Esperanto 3000.


Se vi intencas veni, prefere tion sciigu ĉe la Facebook-okazaĵo.
28
Agenda / Agendo / Paroliga kurso por komencintoj kaj progresantoj
« Lasta afiŝo de yvesn je 17 januaro 2019, 12:57:03 ptm »
Kiam: 14:45 - 16:45
Kie: Gebroeders Tassetstraat 23, 3018 Leuven
Kiom: 5 EUR, inkluzive kafon kaj teon


Detaloj aperas en la retejo de Esperanto 3000.


Se vi intencas veni, prefere tion sciigu ĉe la Facebook-okazaĵo.
29
Diversaj / Diversen / Rosa Luxemburg mortis antaŭ cent jaroj
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 15 januaro 2019, 13:19:29 ptm »
Hodiaŭ estas la centjariĝo de la morto de Rosa Luxemburg (https://eo.wikipedia.org/wiki/Roza_Luksemburg). La retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo vendas ŝian biografion (https://retbutiko.net/eo/ero/rlux&cart_id=3607370.26561).
30
Diversaj / Diversen / Dokumenta E-Centro (DEC) el Đurđevac petas helpon
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 12 januaro 2019, 08:20:37 atm »
Malnova agrikultura konstruaĵo en Đurđevac (Kroatio, https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%90ur%C4%91evac) transformiĝas al sidejo de Dokumenta Esperanto-Centro (DEC), Nacia Esperanto-Arkivo, kreskanta jam 40 jarojn  iniciate de Josip Pleadin. Estas la intenco inaŭguri la renovigitan centron en septembro 2019, sed por la lasta fazo de la laboroj ankoraŭ estas bezonataj 20.000 eŭroj. Subtenantoj povas ĝiri iun sumon al konto deoc-f (DEC) ĉe UEA aŭ aĉeti 'BRIKO'n (1 BRIKO valoras 1 eŭron). La nomoj de tiuj, kiuj donacos minimume 250 eŭrojn, estos gravuritaj sur speciala ŝtona tabulo, kiu pendos sur la ekstera muro de la domo.

Pli detalaj informoj estas en la suba Word-dosiero.

Josip Pleadin (josip.pleadin@gmail.com)

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10