+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Forpasis Phil Bosmans

Aŭtoro Fadeno: Forpasis Phil Bosmans  (Legita 5810 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Forpasis Phil Bosmans
« je: 20 januaro 2012, 10:22:01 atm »
La 17an de januaro mortis en Antverpeno Phil Bosmans, kies libroj estis eldonitaj en milionoj da ekzempleroj kaj en dekoj da lingvoj. Plej konataj estis lia "Menslief, ik hou van je", kiu en Esperanto aperis sub la titolo "ŝanco por feliĉo" http://www.esperanto.be/fel/but/lib/sanc.html kaj lia "Donace al vi" pri kiu li mem skribis: "Miaj verkoj estas skribitaj por helpi, subteni kaj konsoli homojn pere de vortoj. Tra la jaroj miaj tekstoj naskiĝis el profunda doloro pro tiom da suferado, mizero kaj malespero. Ili kreskis el ĉiutaga, ofte kortuŝa konfrontado kun la fundamenta senpoveco de homoj iom feliĉi en Tiu ĉi mondo."

Phil Bosmans aktive subtenis la Esperanto-movadon, inter alie patronante "Movado sen Nomo", la Esperanto-sekcion de "Bond zonder Naam".

Du esperantlingvaj verkoj liaj ankoraŭ estas haveblaj. Vi povas mendi ilin pere de la retbutiko www.esperanto.be/cgi-bin/mal/Web_store/web_storeie.cgi?keywords=bosmans aŭ telefone al 03 234 34 00.