Bonvenon,
Gasto
. Bonvolu
ensaluti
aŭ
registriĝi
.
1 horo
1 tago
1 semajno
1 monato
Por ĉiam
Ensaluti per uzantnomo, pasvorto kaj seancdaŭro
Hejmo
Helpo
Serĉi
Kalendaro
Ensaluti
Registriĝi
Esperanto-forum
Ĝenerale / Algemeen
Familia vivo
(Kontrolanto:
PaulP
)
Forpasis Lucien Giloteaux
« antaŭa
sekva »
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri malsupren
Aŭtoro
Fadeno: Forpasis Lucien Giloteaux (Legita 14823 fojojn)
0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1350
Sekso:
Forpasis Lucien Giloteaux
«
je:
03 novembro 2018, 20:18:32 ptm »
Lucien Giloteaux, kiu dum longa tempo estis tre aktiva esperantisto en
la nordfrancia regiono, forpasis je la 3a de novembro en la hospitalo de Wattrelos.
Li estis 89-jara. Lia edzino Lilly forpasis en 2013 (
http://esperanto-forum.org/index.php?topic=976.msg1721#msg1721
- necesas esti registrita por vidi la aldonaĵojn).
Li ankaŭ ofte partoprenis belgajn aranĝojn, sed mi nur sukcesis trovi unu foton, faritan antaŭ la provinca palaco en Bruĝo en (verŝajne) la 1970aj jaroj, sur kiu mi pensas rekoni junan Lucien (numero 2, vidu je
https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/17810187791/in/photolist-t8PSki
.
(komunikis Katja Boen)
Protokolita
PaulP
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 615
Sekso:
Re: Forpasis Lucien Giloteaux
«
Respondo #1 je:
04 novembro 2018, 11:34:00 atm »
Jes, la persono "2" sur la foto estas li. Jen pli freŝa bildo:
Protokolita
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1350
Sekso:
Re: Forpasis Lucien Giloteaux
«
Respondo #2 je:
04 majo 2019, 19:52:39 ptm »
Je
https://www.youtube.com/watch?v=G_CiQ5sDqic
aŭdeblas kvarminuta intervjuo farita en Aŭstralio en 2009 de lia filino Nicole Else. Je YouTube ankaŭ estas pluraj filmetoj pri lia edzino Lili Giloteaux (+ 2013).
Protokolita
Roland Rotsaert
Forumadministranto
Heroo
Afiŝoj: 1350
Sekso:
Re: Forpasis Lucien Giloteaux
«
Respondo #3 je:
24 junio 2025, 21:35:22 ptm »
Nur nun mi malkovris ke estas kvar generacioj esperantistaj en la familio. La filino Nicole Else, kiu nun loĝas kaj aktivas en Aŭstralio, rakontas pri la familio dum preskaŭ unuhoran podkaston:
https://podkasta.net/player.php?id=310&podcast=laboren&page=1&num=44
.
Jen la enkonduko de la podkasto:
La historio de ŝia familio komenciĝis en 1920. Ne, fakte jam antaŭe. Ŝiaj geavoj naskiĝis fine de la 19a jarcento en Prusujo, nuna Germanio. Kion Nicole scias, estas ke Walter von Waldowski, ŝia avo jam instruis Esperanton en 1920, kie li renkontis inter siaj studentoj Margarethe, kiu naskiĝis 2 jarojn post la apero de la unua libro… Kaj ŝi iĝis lia edzino. Kune ili havis tri filinojn: Margaret, Lilli kaj Heidi. Kaj unu el ili iĝis la panjo de Nicole.
La gepatroj de Nicole, Lilli kaj Lucien renkontiĝis dank’ al Esperanto. Teknike, Nicole ne estas denaskulo, ne de siaj gepatroj lernis la lingvon, sed tamen Ŝi asertas, ke ŝi ne memoras tempon sen kapabli paroli Esperanton. Kiom interesa situacio tio estas, ĉu ne?
Ĉu
estas personoj en Flandrio kiuj korespondas kun Nicole Else?
Roland Rotsaert
Protokolita
Printi
Paĝoj: [
1
]
Iri supren
« antaŭa
sekva »