+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Sepa afrika kongreso en Burundo, 21-27 decembro 2019: urĝa helpopeto

Ligitaj eventoj

  • Burundo: 7a afrika kongreso: 21 decembro 2019 - 27 decembro 2019

Aŭtoro Fadeno: Sepa afrika kongreso en Burundo, 21-27 decembro 2019: urĝa helpopeto  (Legita 2907 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
En decembro okazos la sepa afrika kongreso de Esperanto en Burundo (https://esperanto-afriko.org/7aake.htm), kie partoprenos pli ol 100 esperantistoj el najbaraj landoj kaj eĉ el foraj landoj. Mireille Grosjean, la Prezidanto de ILEI, kaj aliaj esperantistoj el Eŭropo kaj Ameriko ĉeestos.
La organizantoj ege ŝatus partoprenigi S-inon Miora el Madagaskaro, la sola virino en la komisiono, sed ĝis nun, je 2 monatoj antaŭ la kongreso, oni ankoraŭ sukcesis kolekti la bezonatan monon.

Kiel kolekti almenaŭ 3000 EUR por ke la kongreso estu sukcesa? La ĉefa instigo estas la partopreno de S-ino Miora. Eĉ en Afriko oni bezonas viglajn virinojn! Imagu ke ĉiuj el ni donacu 10, 20 aŭ 100 EUR! (en niaj landoj taso da kafo kostas averaĝe 2 EUR !)

Sponsoroj kontaktu flory2@witdoeckt.be .