+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Libroj legindaj en la tempoj de kronviruso

Aŭtoro Fadeno: Libroj legindaj en la tempoj de kronviruso  (Legita 249 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Specialisto
  • *****
  • Afiŝoj: 494
  • Sekso: Vira
    • Persona retejo
Libroj legindaj en la tempoj de kronviruso
« je: 25 marto 2020, 14:55:09 ptm »
La 25an de marto 1899 naskiĝis la sveda Esperantoverkisto Stellan Engholm (https://eo.wikipedia.org/wiki/Stellan_Engholm). Li ĉefe famiĝis pro romanoj verkitaj en la tridekaj jaroj, nun malfacile troveblaj. La Retbutiko proponas tamen kolekton de noveloj liaj (https://www.retbutiko.be/eo/ero/lkap).

La 25a de marto estas ankaŭ la nacia festotago de Grekio. Tradukoj el la moderna greka literaturo apenaŭ ekzistas, sed ja estas pluraj el la antikva helena: haveblas verkoj de Aristofano (Plutoso, https://www.retbutiko.be/eo?verkinto=Aristofano), Lukiano (Dialogoj de la dioj, https://www.retbutiko.be/eo/ero/ddio; Lukio aŭ azeno, https://www.retbutiko.be/eo/ero/laze), Platono (La respubliko, https://www.retbutiko.be/eo/ero/plre) kaj Sofoklo (Reĝo Edipo kaj Antigona, https://retbutiko.be/eo/ero/edipo).


Se vi ne jam havas ĉi tiujn librojn, mendu ilin de la Retbutiko de FEL (www.retbutiko.be).

Elsalutinta flandra kampulo

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 7
  • Sekso: Vira
Re: Libroj legindaj en la tempoj de kronviruso
« Respondo #1 je: 31 majo 2020, 09:51:05 atm »
Mi tre sxatas la verkaron de dudekjarcentaj kaj nuntempajn grekajn auxtorojn kiel Kazantzakis aux Tachtsís. Cxu ekzistas tradukon en Esperanto de cxi tiuj verkoj?
« Lasta redakto: 31 majo 2020, 10:10:58 atm de flandra kampulo »