+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda

Aŭtoro Fadeno: Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda  (Legita 5808 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda
« je: 28 majo 2020, 16:19:21 ptm »
La Vasta vortaro Esperanto-nederlanda havas kiel subtitolon „PIV-ido”, ĉar ĝi enhavas ĉiujn kapvortojn el PIV, kun la ĝusta nederlanda traduko. Eĉ pli, ĝi enhavas amason da utilaj kaj bezonataj kunmetaĵoj. Dum 18 jaroj preskaŭ ne pasis unu tago sen ke aldoniĝis kelkaj vortoj, ofte el la ĉiutaga vivo, al la vortaro.

Ĉu vi scias, kio estas ŝutrotenilo, ŝutrofiksilo? Se vi konas la vorton ŝutro, vi verŝajne povos imagi. Ĉu vi scias, ke en la nederlanda ĝi nomiĝas ‘luikhouder’ aŭ ‘luikensoldaat(je)’? Ĉu vi scias, ke aĉaro en la nederlanda estas ‘atjar’? Ke ĉopsuo en la nederlanda skribiĝas ‘tjaptjoi’? Se vi ne scias, la vortaro instruos al vi.

La vortaro donas ankoraŭ multe pli. Se vi trovis, eble hazarde, ke por indiki ke io, kion oni senpacience atendas, ne jam realiĝis, oni en Esperanto diras: ĝi ankoraŭ ŝvebas ... vi ankaŭ tre klare estos direktata al deko da aliaj PIV-aj Esperanto-esprimoj, kiuj havas la saman sencon.

Mendu tiun grandiozan verkon pli ol 1000-paĝan de nia vortaristo Petro Desmet' nun ĉe FEL, mendoj@fel.esperanto.be
Pliaj detalojn vi povas trovi en la Retbutiko: http://retbutiko.be/eo/ero/pivi?lingvo=eo&ero=pivi
kaj en artikolo, kiu aperis en la plej lasta numero de Horizon-taal. Vidu la aldonaĵon.
« Lasta redakto: 29 majo 2020, 11:32:43 atm de PaulP »

Elsalutinta flandra kampulo

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 18
  • Sekso: Vira
Re: Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda
« Respondo #1 je: 31 majo 2020, 09:26:56 atm »
Esperantistoj en Nederlando kaj Flandrio estu vere dankinda pro tiu laborego! Cxu oni havas la intencon kompili la alian duonon de la vortaro, la parton nederlanda - Esperanto?

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda
« Respondo #2 je: 31 majo 2020, 09:32:59 atm »
Esperantistoj en Nederlando kaj Flandrio estu vere dankinda pro tiu laborego! Cxu oni havas la intencon kompili la alian duonon de la vortaro, la parton nederlanda - Esperanto?
Jes, la aŭtoro havas tiun intencon. Sed li bezonis 18 jarojn por kompili la unuan duonon. Mi esperu, ke li ne bezonas tiom da tempo por la dua duono  ::)

Elsalutinta flandra kampulo

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 18
  • Sekso: Vira
Re: Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda
« Respondo #3 je: 31 majo 2020, 10:09:02 atm »
Aj aj aj, necesigas multan paciencon... sed mi konscias ke kompilado de vortaro estas tre temporaba laboro. Lauxvorte de la nederlanda: "gravedeco de azeno".  ;D

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda
« Respondo #4 je: 31 majo 2020, 12:25:05 ptm »
Mi bone konscias ke pliaj dekok jaroj por verki la parton ned-esp ne estos en mia programo.
Sed la tasko jam estas transdonita al kompetentulo fidinda!
Sed lernu uzi la nunan en inversa maniero: plej ofte eblas danke al la esperanta nocinesta sistemo.

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda
« Respondo #5 je: 31 majo 2020, 12:59:31 ptm »
La nuna fel-vortaro vere ne perdis sian valoron!
La nederlanda parto estas multe pli vasta ol ĝia esperanta!
Mi ĝis nun ne ricevis plendojn pri gravaj mankoj!
Kompreneble ĝi estas, kaj ĉiam restos, vastigebla!
Fakte... ĝi jam vastiĝis en la nuna projekta formo!

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda
« Respondo #6 je: 11 junio 2020, 14:52:24 ptm »
Mi demandas min ĉu membroj povas kontribui al la realigo de inversa versio (NL-EO), sendante vortojn kiujn bezonas tradukon ekz. "afhandelaar" (luchthavenbedrijf), lichtzinnig, hijswerktuigen, social media (sociaj retejoj, sociaj retoj aŭ sociaj amaskomunikiloj, ĉiuj rete uzataj... ?), leefmilieu (medio of naturmedio ?), module, ...

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda
« Respondo #7 je: 11 junio 2020, 15:02:09 ptm »
Kompreneble oni povas kunlabori. 
Mi sugestos al la transprenanto ke li alvoku.
Cetere, Herman, "lichtzinnig" troviĝas jam en nia FEL-vortaro! Sed pro uzo de Esperanteca vortnestsistemo ... ne ĉe la nesto ĉirkaŭ licht/lumo! Mi ja ne povis imagi ke tiu vorto mankus! Vidu p. 347 je proksimume -20!
En nova eldono ni reiros, principe, al la kutima puralfabeta ordigo.
Dankon pro reago.
« Lasta redakto: 11 junio 2020, 15:47:59 ptm de petrodesmet »

Elsalutinta flandra kampulo

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 18
  • Sekso: Vira
Re: Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda
« Respondo #8 je: 10 aŭgusto 2020, 10:48:21 atm »
La nuna fel-vortaro vere ne perdis sian valoron!
La nederlanda parto estas multe pli vasta ol ĝia esperanta!
Mi ĝis nun ne ricevis plendojn pri gravaj mankoj!
Kompreneble ĝi estas, kaj ĉiam restos, vastigebla!
Fakte... ĝi jam vastiĝis en la nuna projekta formo!
Neniu/o estas perfekta (krom mi... diras la sxerculo), cxu ne?! Tamen mi rigardas vian laboron kun granda admiro. La eldonejo Van Dale povas fidi pri amaso da kunlaborantoj kaj kontribuantoj, kaj malgraux tio la rezulto ne cxiam kontentigas cxiujn.

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Ĵus aperis la Vasta vortaro Esperanto-nederlanda
« Respondo #9 je: 10 aŭgusto 2020, 11:14:16 atm »
Dankon.  Bedaŭrinde ke ĝi estas iom kosta... sed laŭ mi. valora kaj prestiĝa.
Perfekta ĝi nepre ne estas.   Tio nenio en ĉi tiu mondo estas kaj pri aliaj mondoj mi havas dubojn.
Mi estas danka ke FEL akordiĝis pri altkvalita eldono.