+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Alvokoj / Oproepen (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Kiu povas helpi kvar ukraininojn?

Aŭtoro Fadeno: Kiu povas helpi kvar ukraininojn?  (Legita 2251 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Kiu povas helpi kvar ukraininojn?
« je: 21 aprilo 2022, 08:24:02 atm »
Karaj samideanoj, mi estas ukrainia esperantistino Jevhenia Slovaĉevska, iuj el vi povas min memori laŭ IJK-67 en Kijivo.

Ĉiuj vi scias pri korŝiriga situacio en mia lando. Ĉiuj scias, ke miloj da refuĝintoj estis devigitaj lasi sian hejmon kaj serĉi refuĝejon en aliaj landoj.

Mia proksima amikino Tatjana kaj tri ŝiaj filinoj de 14-18 jaroj venis al Belgio laŭ invito de ŝia kijiva konatino, loĝanta en Flandrio. Evidentiĝis, ke pro personaj kialoj ili ne povas daŭre loĝi en ŝia hejmo (tien venis ankaŭ parencoj de la mastrino, do estas tro multe da homoj en unu loĝejo).

Ni estus ege dankaj, se vi helpu al ŝi trovi loĝlokon en Limburgo aŭ ie apude. La familio jam havas la "karton A" kaj do ioman helpon de la ŝtatestraro.

Tatjana bone scias de mi pri Esperanto (kiel povis esti aliel?) kaj iomete parolas Esperante. Ŝi estas mia kolegino - instruistino de la rusa kaj ukraina por eksterlandanoj, bone scias la anglan kaj iam bone parolis france.

Ŝia la plej aĝa filino estas studentino pri biologio de la unua jaro, aliaj knabinoj lernas en lernejo, nun, certe, rete.
Antaŭdankon al vi, karaj! Mi esperas, iu el vi povas helpi, se ne per loĝado, do almenaŭ per informo, kie ĝin trovi.

Brakumojn al vi ĉiuj!

Mia retadreso: es-peranto@bigmir.net