+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Novaj libroj en la retbutiko de FEL

Aŭtoro Fadeno: Novaj libroj en la retbutiko de FEL  (Legita 29 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 148
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Novaj libroj en la retbutiko de FEL
« je: 18 marto 2025, 13:29:28 ptm »
Kara literaturamanto,

Delonge ni ne plu dissendis novaĵojn el nia retbutiko, do nun ni havas plurajn librojn por prezenti!
Agrablan legadon al vi!

1. La leondresisto - perleto el la flandra literaturo
 
La fama flandra verkisto Willem Elsschot (Alfons de Ridder, 1882-1960) estis unu el la plej gravaj verkistoj en la nederlandlingva literaturo. Lia unika stilo montras grandan observemon de ĉiutagaj aferoj kun ironia humuro, ofte subtile montranta – ĉu kritikanta? – absurdaĵojn de la homa konduto.
En „La leondresisto” ni malkovras la ĉarman rilaton inter avo kaj lia scivolema nepeto. Kiam la edziĝo inter la pola patro kaj flandra patrino de la etulo rompiĝas, sekvas heroa kaj kortuŝa lukto de la avo por helpi al sia filino kaj sia nepeto.
Jen la ligilo: http://retbutiko.be/nl/ero/leond





  2. Vivo - infanlibro kun valora mesaĝo
 

 
Bela, tutkolore kaj riĉe ilustrita novelo pri Hektoro, kiu havis kiel taskon kapti kaj kunporti bufon al la lernejo. Sed, tiam la instruisto volas dissekci ĝin! Ĉu Hektoro sukcesos savi ĝin?
La ĵurio de la Nacia Novelpremio José María Sánchez 1999 taksis la novelon "Vivo" literatura juvelo inda je la plej altnivela antologio pro sia homa varmeco, pureco kaj formala perfekteco.
La libro haveblas en normala versio kun mola kovrilo:
 http://retbutiko.be/nl/ero/vida

... kaj en granda versio kun malmola kovrilo:
 http://retbutiko.be/nl/ero/vidam
 



  3. Neŭtrale (Sten Johansson)
 
La nova, historia romano de Sten Johansson prezentas al la legantoj la aventurojn de tri homoj kun ŝajne sendependaj vivoj: de sveda tipografo, Ture, membro de la komunista partio de Svedio; de norvega vendisto en farbbutiko, Reidar, serĉ­anto de vojoj por rezisti al la okupacio de Norvegio fare de nazia Germanio; kaj de Gullvi, sveda kelnerino, dum sia junaĝo viktimo de perforto fare de familiano.
Per historioj kaj anekdotoj el la vivoj de la tri homoj, per rakontoj pri spionado kaj sabotado, pri amoro, eĉ pri amo al ĵazo, la aŭtoro ne nur interplektas la vivojn de la tri ĉefroluloj, sed same prezentas la komplikan historion de parto de Skandinavio dum tiu tempo.
http://retbutiko.be/nl/ero/ntrl
 


  4. La ŝirmejo (Paulo Sergio Viana)
 
Ĉi tiu libreto estas la rezulto de jardekoj da volont­ula kuracista laboro de la aŭtoro en malriĉaj mal­junulejoj en Brazilo. Li tie kunvivis kun homoj en la fino de ilia vivo – tro ofte tragika fino. Unu tagon li ekhavis la ideon verki fikciaĵon pri tiu kruela situacio. Kompreneble, en la libreto vi ne trovos ĝojigan, opti­misman rakonton. Male, ĝi celas atentigi homojn pri grava socia problemo.
 
 La libro enhavas du sendependajn partojn, kiuj am­baŭ fontas el la sama problemaro. La unua estas tag­libro de maljunulo enfermita en azilo; la dua estas raporto de maljunulino en tre simila situacio, sed alternas en ĝi ŝiaj personaj notoj – kaj rakontoj pri la okazaĵoj en la maljunulejo kaj pri la granda defio teni ĝin funkcianta.

http://retbutiko.be/nl/ero/sxrm
 




  5. Pli leĝera ol aero (Ĥristina Kozlovska)
 
Ĥristina Kozlovska (nask. en 1989) estas ukraina verkistino, poet­ino kaj ĵurnalistino, kies prozaĵoj kaj poemoj gajnis plu­rajn premiojn kaj estas tra­dukitaj en kelkajn lingvojn. Ŝiaj rakontoj aperis en Beletra Almanako kaj en pluraj aliaj Esp­erantaj el­donaĵoj.  En siaj verkoj ŝi lerte kom­binas realismon kun mistero, ĉiu­tagecon kun fantazio, evi­dentaĵon kun neklarigeblo – kun la celo atentigi pri misoj sociaj kaj psikaj. Ĉiu el ŝiaj rakontoj fascinas de la ko­menco ĝis la fino per neatenditaj agoj, kapa­bloj, eventoj. La mal­lon­gaj fabeloj estas spritaj, ofte filozo­fiaj prozaĵetoj.
http://retbutiko.be/nl/ero/ploa
 


   6. Beletraj Almanakoj kaj Belarta rikolto
 

 
Aperis intertempe ankaŭ:
 

Beletra Almanako 49: http://retbutiko.be/nl/ero/ba49
Beletra Almanako 50: http://retbutiko.be/nl/ero/ba50
Belarta rikolto 2024, kolekto de la Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio: http://retbutiko.be/nl/ero/brik12
« Lasta redakto: 18 marto 2025, 13:32:24 ptm de Lodchjo »