+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Zamenhoffesto 2025 Antverpeno

Ligitaj eventoj

  • ZAMENHOFFESTO Antverpeno sabato 13-a de decembro 2025 10:00 : 13 decembro 2025

Aŭtoro Fadeno: Zamenhoffesto 2025 Antverpeno  (Legita 79 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1357
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Zamenhoffesto 2025 Antverpeno
« je: Hieraŭ je 06:21:44 »

ZAMENHOFFESTO okazos en Antverpeno je sabato 13-a de decembro 2025
10:00 - 18:00 (aŭ pli poste...) en Stuivenberg-hospitalo.

Ĉi-jare antverpena klubo La Verda Stelo organizas la tutbelgian Zamenhoffeston. En restaŭrita hospitala salono el 1880, ni flegos vin per bona manĝo, koncerto de Kajto, libroservo kaj vasta ebleco babili kun la aliaj.

En la vespero, por tiuj kiuj volas/povas, ni translokiĝos al nia propra apuda sidejo por pliaj surprizoj kaj etoso!

Kotizo ĝis 13-a de novembro estas € 55 (infanoj ĝis 12j la duono), poste +5€.

Aliĝu ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be (kun nomo, nombro, manĝo vianda/vegetara/vegana);

Aliĝo validas post ĝiro al BE60 9792 1479 3670, nome de La Verda Stelo, Antwerpen

VENU VENU por unika okazaĵo en unika loko !!

Aldonaj informoj venos je https://eventaservo.org/e/LVS-13dec25