+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  La Esperanta Vikipedio atingas 375 000 artikolojn

Aŭtoro Fadeno: La Esperanta Vikipedio atingas 375 000 artikolojn  (Legita 22 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1359
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

La 7-an de Septembro 2025, nur kelkajn minutojn post noktomezo (laŭ UTK), la Esperanta Vikipedio atingis sian 375 000-an artikolon. Temas pri Pezoporus, genro de Aŭstraliaj papagoj, verkita de la longtempa Vikipediano Kani. Ĉi tiu impona nombro ne nur atestas pri la nekredebla laboremo de centoj da volontuloj dum la lastaj 23 jaroj, sed ankaŭ pri la vivforto de nia lingvo Esperanto. Ĉiu nova artikolo, ĉiu korektita mistajpo, ĉiu aldonita referenco estas briko en konstruado de mondo en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la tutaĵo de homara scio. Kaj vi estas parto de tio!

Malantaŭ ĉiu artikolo estas laboro de multaj homoj. Iuj esploris la temon kaj verkis pri ĝi en diversaj studoj aŭ ĵurnaloj. Vikipedianoj poste transformis la scion en artikolon, tradukis ĝin de alilingva Vikipedio, korektis ortografion kaj gramatikon, aldonis fotojn aŭ videojn, alivortumis ĝin… Ĉiujn tiujn, kaj multajn aliajn, laborojn faras volontulaj Vikipediaj kontribuantoj por provizi la plej bonan, kompletan kaj aktualan enciklopedion en Esperanto. Kvankam legantoj kutime vidas nur la finan artikolon, kiu estas la metafora “pinto de glaĉero”.

Nombro de artikoloj estas grava, kaj facile kalkulebla, indiko pri kvalito de Vikipedio. Samtempe ankaŭ gravas longeco de unuopaj artikoloj kaj ilia fidindeco, baze indikita de kvalito de fontoj, de kiuj venis la informoj.

Hodiaŭ ni festas plian gravan kilometroŝtonon en la disvolvo de la Esperantaj Vikipedio, kaj Vikimediaj projektoj ĝenerale. Se ankaŭ vi volas partopreni en verkado de Vikipedio, sed ne certas kiel, mi invitas vin trastudi nian retan videan kurson pri bazoj de Vikipedio! Por tutaj komencantoj mi rekomendas traduki alilingvajn artikolojn per la ilo EnhavTradukilo (vidu koncernan paĝon en la kurso) – ĝi gvidas vin en tradukado kaj mem faras iujn fonajn aferojn. Memoru elekti alilingvan artikolon, kiu estas sufiĉe longa, ne havas avertoŝablonojn pri problemoj, kaj havas plurajn referencojn (kiuj indikas fidindecon).

Se vi preferas studi uzante tekston, vi povas elekti inter nia Manlibro pri Vikipedio en formo de elŝutebla cifereca libro (https://kursoj.esperanto.wiki/manlibro-pri-vikipedio/) verkita en 2023, do sufiĉe ĝisdata), aŭ la antaŭa Manlibro pri Vikipedio en Vikilibroj (verkita de Yves Nevelsteen en 2006, do jam iom eksdata, sed daŭre uzebla).

(7 Septembro 2025KuboF HromoslavVikimedia komunumo3 Comments)