+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Familia vivo (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Timothy Brian CARR (1943-2025)

Aŭtoro Fadeno: Timothy Brian CARR (1943-2025)  (Legita 17 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 620
  • Sekso: Vira
Timothy Brian CARR (1943-2025)
« je: Hodiaŭ je 07:00:38 »
Nur nun ni ekscias pri la forpaso de Timothy Brian CARR en la aĝo de 83 jaroj. Tim estis la redaktoro de la rubriko Medio de Monato de 1993 ĝis 1997. Li restis abonanto de Monato ĝis 2022, sed poste ni perdis kontakton kun li.

Tim estis konata ankaŭ i.a. danke al Esperanta Antologio (Rapsodio Kimra) kaj de la Internaciaj Floraj Ludoj, kie li fariĝis Florluda Majstro. Plurfoje li estis premiita en la Belartaj Konkursoj. Ne senbaze do William Auld nomis lin „ĝisosta poeto vere dediĉita al sia arto”. Lia verko „Sur Parnaso”, eldonita ĉe FEL, donacas al poezi-amantoj rikolton de premiitaj kaj nepremiitaj poemoj.