+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Lokaj grupoj / Lokale groepen
| | |-+  Loveno (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | | |-+  Zoektocht in Leuven

Ligitaj eventoj

  • Zoektocht in Leuven: 01 majo 2026

Aŭtoro Fadeno: Zoektocht in Leuven  (Legita 23 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 624
  • Sekso: Vira
Zoektocht in Leuven
« je: Hodiaŭ je 08:32:02 »
Je la 1a de majo, Esperanto 3000, la grupo de Loveno, organizas foto-serĉpromenon kun la temo "BRILAJ MENSOJ".En Loveno oni instruas jam ekde la 2a de oktobro 1426, alivorte: jam dum 600 jaroj! Tra tiu ĉi foto-serĉpromeno, vi konatiĝos kun brilaj mensoj ne nur el la pasinto, sed ankaŭ el la nuntempo.La itinero konektas la lokojn en la urbo, kun kiuj ili havas ligon. Por malkovri la urbon kaj ĝiajn brilajn mensojn, nepre venu al nia serĉpromeno.Eblas fari la promenon en grup(et)o, duope, aŭ sole, laŭ via plaĉo. La teksto de la promeno disponeblos en la nederlanda lingvo kaj en Esperanto. Do, ankaŭ partneroj, geamikoj, ... kiuj ne regas Esperanton, estas bonvenaj.Partopreno estas senpaga. Por anonci vian partoprenon, simple sendu mesaĝon al <lodchjo@yahoo.com>.
 Jen la loko por komenci, kaj kie vi ricevos la libreton: Erasmushuis, Blijde Inkomststraat 21, 3000 Leuven. Vi povas komenci inter la 13a kaj 14a horo.
Por aktualaj informoj, vidu: https://eventaservo.org/e/brilajmensoj