+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  La plej ofte legata artikolo en Monato ...

Aŭtoro Fadeno: La plej ofte legata artikolo en Monato ...  (Legita 15 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 644
  • Sekso: Vira
La plej ofte legata artikolo en Monato ...
« je: Hodiaŭ je 10:45:46 »
La plej ofte legata artikolo en MONATO en la monato junio 2026 estis la nekrologo pri Probal Dasgupta, kiu subite forpasis la 1an de junio en la aĝo de 72 jaroj.

Probal Dasgupta estis korespondanto de M
ONATO. Lia plej ampleksa kontribuo temis pri la persista diskriminacio de malplimultoj en Barato. Pri politiko li tamen nur malofte verkis. Pli oftaj estis liaj literaturaj recenzoj, ekzemple tiu pri Kvin kverkoj kaj la sekvo de Christian Declerck, kiun li nomas „korifeo” aŭ pri Spitaj – kiel hidrargo de la sama aŭtoro.