Sendependa Moresnet aŭ Neŭtrala Moresnet estis, de 1816 ĝis 1919, malgranda kvazaŭ-"lando" kun teritorio de ĉirkaŭ 3,5 km², inter la nuna Belgio kaj Germanio kun kontaktopunkto en Nederlando (iam la kvarlanda landlimo).
Bernard-Regis prezentos ĝian historion kun multaj interesaj detaloj.
Rimarko: nuntempe estas aktoroj kiuj ludas teatraĵon, kun la titolo "Zinc", kiu ĝuste temas pri Moresnet.
Ĝi sekvas la vivon de Joseph Rixen kiu naskiĝis kaj vivis en tiu historia loko kun zinko-minejo kaj kiu dum sia vivo plurfoje ŝanĝis naciecon pro la disputoj inter la najbaraj landoj.
Tiu ĉi evento estas organizita de la antverpena (LVS) kaj londona (LEK) kluboj.
Ĝis vendredon la 6a de novembro je la 20a horo CET, ĉe
https://us02web.zoom.us/j/86265356744?pwd=b81H9H3UyasrMmMm00qsJqHS3ma7II.1 ; pasvorto: steloverda